|
Kio estas Smart?
|
Smart estas kunlabora aliro al la produktado kaj disponigo
de trejnado (instruo) pri kvantaj metodoj tra la Tut-Tera Teksajxo.
La trejnado unuavice celas personojn kun iom da sperto pri bazaj stastistikaj
principoj, kiuj deziras familiarigxi kun iu el la iom novaj aux
pli specialigitaj teknikoj, kiun ili kredas utila por sia laboro.
|
|
Celoj
|
La precipaj celoj estas helpi uzantojn por:
- rapide kompreni la esencon de iu tekniko;
- pritaksi gxian utilecon por sia laboro;
- apliki la metodon uzante program-pakajxojn;
- trovi referencojn por plia studo;
- trovi kontakton kun spertuloj per retposxto;
- registrigi siajn spertojn por plibonigi la modjulojn.
|
|
Aplikaj programoj
|
Por vere kompreni iun teknikon necesas antauxe havi praktikan sperton.
Smart provizas referencojn al aplikaj programoj
por helpi al la uzanto esplori teknikon.
Tio okazas laux tri vojoj:
- estas provizataj la instrukcioj por ruli aplikan programon,
ekz. SAS, Minitab, Genstat, kune kun ekzemplaj datenoj.
Tiujn instrukciojn eblas kopii el la krozilo al la komputilo de
la uzanto por loka rulado de la aplikaj programoj;
- en kelkaj okazoj la aplikaj programoj, verkitaj ekzemple en C
aux FORTRAN kaj trovigxantaj sur la servilo,
estas ruleblaj el la krozilo, kaj la rezultoj estos vidigataj
en retpagxoj;
- se la aplikajxo estas verkita en Java aux JavaSkribo,
la uzanto povas rekte interagi kun la programaro por esplori
ekzemple la efikojn de diversaj parametraroj al iu modelo.
|
|
Necesaj aparataro / programaro
|
Smart povas ruligxi sur izola persona komputilo same kiel
tra la Interreto aux iu intern-reto.
Pagxoj estas alireblaj pere de normalaj TTT-kroziloj,
ekzemple Netscape 3.0+, Internet Explorer 3.0+.
La alira nivelo estas adaptebla al la labormedio de la uzanto.
Ekzemple kie sonoj estas provizataj en modjulo,
estas eble anstatauxe vidi tekstan version de la parolataj vortoj.
|