|
Enkonduko
|
Produkti novan Smart-modjulon estas facile,
se vi disponas la necesajn tekston, diagramojn, fotojn kaj alian materialon.
Povas esti, ke en nur tri horoj vi produktos la unuan skizon,
kaj la bezonataj kapabloj estas nur tiuj necesaj por pretigi,
ekzemple, prezentajxon per Powerpoint.
|
|
Kiel komenci
|
Por helpi novulojn komenci, la
pagxoj
por senenhava modjulo
estis kompilitaj.
Eblas ilin desxuti kaj modifi por krei propran modjulon.
La elementoj de la lingvo HTML, en kiu la pagxoj de la modjuloj estas verkitaj,
ne estas malfacile lerneblaj.
Eblas modifi la pagxojn rekte per tekst-redaktilo, kia estas Wordpad.
Alternative vi eble preferas unu el la multaj HTML-redaktiloj.
|
|
La strukturo de modjulo
|
Smart-modjuloj estas organizitaj laux tri niveloj:
- La supra nivelo havas strukturon esence linearan
kaj uzas la reg-listelon de Smart.
- gxi koncentrigxas al elementajxoj,
priskribo de la utileco de la metodo kaj kondicxoj.
- la metodo estas ilustrata per almenaux unu motivanta ekzemplo,
kiu enkludas klaran priskribon de la celoj,
atingitaj rezultoj kaj konkludoj.
- La dua nivelo konsistas el cikloj aldonitaj al la primara strukturo.
- ili donas klarigojn de la iom malfacilaj aspektoj
- kaj provizas instrukciojn, kiel uzi la aplikan programaron.
- La tria nivelo estas ekster la kerna strukturo de la modjulo.
- gxi enkludas liston de literaturo kaj glosaron de terminoj.
|
|
Mapo de la struktoro de Smart-modjuloj
|
|
|
Enhavo
|
-
Listo de la precipaj pagxoj en modjulo kun ligoj
(referencoj) de la listo al la unuopaj pagxoj.
|
|
Literaturo
|
- Listo de utilaj referencaj publikajxoj
klasitaj kiel enkondukaj, teoriaj aux aplikaj.
|
|
Glosaro
|
- Donas klarigon de terminoj uzitaj en la prezentado.
|
|
Aplikaj programoj
|
La program-pakajxoj uzitaj en la modjuloj
spegulas la interesojn de la auxtoroj kaj legantaro en la
institucio, kie la modjulo estis verkita.
Se vi deziras aldoni ligon al analizo,
kiu uzas alian program-pakajxon,
via kontribuo estos bonvena.
|