|
Postuloj pri la krozilo
|
Por vidi la modjulajn pagxojn necesas krozilo kapabla labori per kadroj.
Multaj ordinaraj kroziloj kapablas tion;
se vi ne havas tian, vi povas desxuti unu de TTT-ejo, ekzemple
Netscape Navigator,
Internet Explorer.
Se vi havas malrapidan konekton kaj preferas vidi pagxojn sen bildoj,
tio estas ebla,
kie la enhavo de la kurso permesas gxin.
La reg-listelo ne estos videbla, sed vi povas foliumi tra la pagxoj
klakante la pagxo-titolojn en la maldekstra margxeno.
|
|
Krozi tra la pagxoj de modjulo
|
Navigado ene de modjulo okazas per klakado sur la koncerna simbolo
en la reg-listelo supre en cxiu pagxo.
Por trairi la pagxojn de iu modjulo en normala sinsekvo
klaku al la sago "sekva pagxo".
Alie elektu alian opcion klakante la koncernan keston.
Por veni al specifa pagxo en modjulo klaku la titolon de la pagxo
en la maldekstra margxeno.
Por kelkaj modjuloj disponeblas parola klarigo,
tie aperas lauxtparolila simbolo en la kesto
malsupre-dekstre en la reg-listelo.
Klako al tiu kesto devus produkti la parolatajn vortojn
(se vi havas son-modjulon, evidente).
Ankaux la teksto de la parola apliko povas esti disponebla.
Klako al la malsupra-maldekstra kesto en la reg-listelo devus
aperigi pagxon kun la teksto.
Klako al la simbolo
en la teksta pagxo reaperigas la originan pagxon.
|
|
Krozi ekstere de modjuloj
|
Super la enhavolisto de kurso trovigxas la jena bildo:
.
Uzu la butonon
por reiri al la hejmpagxo de Smart kaj la butonon
por iri al la listo de disponeblaj modjuloj.
venigas vin al tiu cxi pagxo.
|
|
Reagoj
|
Se vi havas malfacilajxojn pri la materialo en iu stadio,
bonvolu sciigi al ni klakante la simbolon "reago" (komentoj)
en la reg-listelo (aux la elekton "reagoj" supre)
kaj entajpu viajn rimarkigojn en la tekst-kampon aperantan.
(Uzante la Anglan lingvon vi eble pligrandigas la sxancojn je atento.)
|
|
Fosi pli profunden
|
Kelkaj pagxoj de modjulo eble provizas referencojn (ligojn) al pagxoj
kun pli detalaj klarigoj pri iu temo.
Ili povas esti markitaj per al-suba sago sub la reg-listelo.
Klakado de tiu simbolo povas konduki al pluraj ligitaj pagxoj
traireblaj pere de la sago "sekva pagxo".
Fine vi revenos al la pagxo, de kiu vi ekiris.
|
|
Glosaro
|
Klarigo de elstarigitaj terminoj en la teksto estas akirebla
per klako al la vorto.
Por reiri al la pagxo, de kiu vi venis,
klaku al "Reiru" en la il-listelo de la krozilo.
|
|
Referencoj (literaturo)
|
Referencoj al publikajxoj pri la temo estas en la
literaturlisto
elirebla el la panelo maldekstre en la krozilo.
|
|
Kontaktoj
|
La nomoj de la auxtoroj de modjuloj aperas sur la unua pagxo de cxiu modjulo.
Se aperas ankaux adreso, vi povas kontakti ilin rekte per retposxto.
|